Demonstrante sian dediĉon al daŭra disvolvado de NASK – Nord-Amerika
Somera Kursaro de Esperanto – la estraro de ESF (Esperantic Studies
Foundation) nomumis Lee Miller al sia Konsilantaro. Sperta instruisto kaj
administranto de NASK, Lee estis motoro de la lastaj ŝanĝoj en la
programo, kiuj igis la kursaron alirebla al kiom eble plej vasta gamo de
studentoj el Nord-Ameriko kaj tutmonde.
Loĝanto de Columbia, Missouri, Lee Miller parolas Esperanton ekde kiam li
estis 16-jaraĝa. Li diplomiĝis de Drury College (B.S.) kaj University of
Missouri-Columbia (M.S.), kaj posedas C1-nivelan atestilon pri Esperanto de
la Komuna Eŭropa Referenckadro. Flua ankaŭ en usona signo-lingvo (ASL),
li laboras plentempe kiel ASL-interpretisto, post sia kariero en la usona
Ministerio pri Veteranaj Aferoj.
La unuan fojon Lee partoprenis NASK en 2000 kiel progresinta studento, kie
li ankaŭ iniciatis la tradicion de la tagĵurnalo “NASKa Fasko”. En
2003 oni petis lin instrui, kaj ekde tiam li laboras kiel
kunordig-instruisto, proksime kunlaborante kun la NASK-administranto, Ellen
Eddy. Lee Miller havis gravegan rolon kadre de la transiro de la trisemajna
al unusemajna programo en 2011, kaj li prezidis plan-komitaton por ekzameni
la eblojn altiri pli da studentoj, konservante aŭ plibonigante la kvaliton
de la kursaro.
La Konsilantaro de ESF nun konsistas el 13 membroj de 6 landoj: Usono,
Kanado, Germanio, Barato, Nederlando kaj Svislando. La Fondaĵo konsideras
inviti pliajn spertulojn al sia Konsilantaro, farante planitajn
pligrandigojn al siaj programoj kaj aktivecoj, inkluzive de la ret-bazitaj
projektoj kiel Edukado.net kaj Lernu.net, nun kun pli ol cent mil
registritaj uzantoj.
Por lerni pli pri la planoj de ESF, legu nian novaĵeron: http://esperantic.org/en/communications/news?n=53
Por lerni pli pri NASK, bv. viziti http://www.esperanto.org/nask